Ni de monatoj esperis venon de Chiara, de semajnoj tion preparis dank'al turne-organizado de Flo (Eurokka) kaj financa helpo de Urbestro de LAROK' 'n Ulmi' (LAROQUE d'OLMES), kun grande anoncita ZEO inaŭgurota "Giratoire l'Espéranto" !
Ve ! hodiaŭ alvenis malbona informo pri malpermeso al Chiara eliri sian urbon ! Nu, ni ne rezignas kaj nun esperas denovan turneon kun du-tri koncertoj ĉe ni !