Sekvavendrede la 6an de junio ni bonvenigos Luigi Fraccaroli-n.
Li skribas:
"Kial oni enamiĝas kaj amas, eble, homoj pridiskutis ekde de la prakomenco. Tion, kio estas para amo inter homoj, esploris filozofoj dum jarmiloj. Sed – kiel oni enamiĝas? Kio okazas en nia cerbo kaj en nia korpo, kiam ni amas alian homon?
Tiu prelego klopodas doni skizan ideon pri la biokemiaj ŝanĝoj okazantaj en ni dum enamiĝo, dum amo kaj dum amoro." ?
===================
Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.