Temo: GRONLANDO
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Kopenhago
Elekti horzonon
Ĉar Gronlando nun estas en la ĉentro de la mondo rilate al politikaj diskutoj, ni elektis tiun landon por profundaj diskutoj. Ĉiuj opinioj estas bonvenaj. Jan kaj Lene Niemann, kiuj dum longa tempo loĝis en Gronlando, kaj antaŭe prelegis pri ĝi, partoprenas pli malpli kiel ordinaraj debatantoj. Ni komencigas kaj spicas la diskutojn per mapoj, bildoj kaj videoj.

Kunveno/Evento


La antaŭa anoncita prelego de Jan kaj Lene Niemann pri Euskio ni aranĝos alifoje.

Ni kunvenas en Kulturdomo BRØK ĉambro: Nabolaget 1a etaĝo, Brønshøjvej 3, 2700 Brh.

Brønshøjvej ĉe Brønshøj Torv estas facile atingebla per busoj:
2A, 5C, 350S kaj 10. Oni povas senpage parki aŭton en la ĉirkaŭaĵo sed atentu la tempolimitado kaj lokoj por elektraj aŭtoj, ”delebiler” ktp.
Oni povas veni 1-2 horojn antaue por manĝi aŭ kafumi en la cafejo en la kelo. Vidu https://broek.kk.dk/spisehuset 



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj