Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas S-ro Trevor Steele kun la temo "Historio de la "Blanka-Aŭstralio-politiko.""Priskribo de la prelego: Aŭstralio estas nun tre multgenta nacio, sed komence de la 20-a jarcento ĝi havis malkaŝe rasisman politikon ("Blanka Aŭstralio"). Mi prezentos la historion de tiu politiko kaj ĝia teoria malvalidiĝo kaj demandos, ĉu ĝi vere malaperis.
Pri la preleganto: TS estas aŭstraliano, kiu multe verkis, instruis, kaj prelegis
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.
Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en
https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir
Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke, … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en
https://www.espero.ir/eo/irek-9/ Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:https://us02web.zoom.us/j/82052484766Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)