🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-29. Protektu vivaĵojn. Insektoj: papilioj, saltuloj, kokcineloj en klasika tekniko kaj kirikomi-origamio.
18:30 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-29. Protektu vivaĵojn. Insektoj: papilioj, saltuloj, kokcineloj en klasika tekniko kaj kirikomi-origamio.

InternaciaKurso

En kadro de nia venonta ekologia agado “Protektu vivaĵojn”, dediĉita al Tutmonda Tago de la Tero (la 22-an de aprilo), ni faros modelojn de diversaj tipoj de vivaĵoj: plantoj, insektoj, fiŝoj, birdoj kaj  aliaj bestoj por meti ilin ien, en la naturo, fari fotojn kaj sendi perrete al amikoj por rememorigi ilin pri tiu Tago. Por montri, ke vivaĵoj en nia Planedo estas fragilaj kial tiuj paperaj modeloj, ke ni devas protekti ilin, por ke ili restu ne nur kiel origamioj, sed  ankaŭ daŭre vivantaj. Hodiaŭ ni faros insektojn.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
21. 03.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto