🖥 Hungario bonvenigas vin
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado kaj lernado

Alia

La hungara gastamo estas internacie konata. Hungario ne havas marojn, Alpajn montojn por vintraj sportoj, tamen ĝiaj turismaj donitaĵoj estas specifaj kaj iusence eĉ unikaj. Ni pensu pri la kontinenta klimato ĉiam modera en Karpat-baseno, pri la grandega ebenaĵo, pri la plurcentjaraj folkloro-trezoroj de la hungara popolo, pri la popol-artoj, ĉerpantaj nur el pura fonto, pri la unika hungara kuir-arto, pri la fajraj montaraj kaj mildaj sablejaj vinoj kaj ne last-vice pri la kultura heredaĵo de la malgranda popolo. Ni legos inter alie tekston de János Nádasdi el la libro „Vojaĝo en Esperanto-lando“ de Boris Kolker. Tiu lerno-lego-libro estas unu de la plej venditaj de UEA. Kune ni tralaboras la sesan ĉapitron. 

Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+2). Bonvolu demandi la enireblecon kaj enirkodon je info [ĉe] esperanto-hamburg.de.


city-4057914_1920.jpg 695 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝintoj

Administranto