🖥 Internacia Renkontiĝo por Nivelo B1-B2: Teknologio en nia vivo.
21:00 - 22:00
Eŭropo/Ateno
Elekti horzonon
Lingva Laboratorio por Meznivelaj Lernantoj (B1 - Β2) de Esperanto

Kunveno/Evento

🧑🏻‍🏫 Proponata (sed ne deviga) Tagotemo: 


"Ĉu teknologio faciligas aŭ malfaciligas nian vivon?"

 En la 21-a jarcento, teknologio estas preskaŭ ĉie: en niaj poŝtelefonoj, hejmoj, lernejoj, laborlokoj, eĉ en niaj horloĝoj kaj fridujoj! Ĝi promesas pli facilan, rapidan kaj komfortan vivon. Sed kelkfoje ĝi ankaŭ kaŭzas streson, dependecon kaj malpli da rekta homa interago. Do, ni demandas: ĉu teknologio vere faciligas nian vivon… aŭ ĝi ankaŭ alportas novajn problemojn?

Diskutdemandoj pri teknologio
  1. 📱 Kiuj teknologiaj aferoj plej helpas vin en la ĉiutaga vivo?
  2. 🤖 Ĉu vi pensas, ke homoj fariĝas tro dependaj de teknologio? Kial?
  3. 👨‍👩‍👧‍👦 Ĉu teknologio plibonigas aŭ malbonigas interhomajn rilatojn?
  4. 🧠 Ĉu teknologio helpas nian lernadon aŭ malhelpas nian koncentriĝon?
  5. 💤 Ĉu vi foje sentas vin laca aŭ saturita pro tro da teknologia uzo?
  6. 🕹️ Kion vi pensas pri teknologiaj paŭzoj – ĉu ni bezonas pli da tempo sen ekranoj?
  7. 🔌 Kiel ni povas uzi teknologion pli konscie kaj ekvilibre?

Kio estas la celo?
La Lingva Laboratorio de Esperanto estas dediĉita al tiuj, kiuj lernas la lingvon je meza nivelo kaj deziras plibonigi sian parolkapablon en komforta kaj struktura etoso.

Ĉi tiu laborrenkontiĝo celas esti praktika lingva ateliero, kie ĉiuj partoprenantoj havos la necesan tempon kaj trankvilon por esprimi sin en Esperanto, senpremete kaj nature.

Ni kuraĝigas vin, antaŭ la evento, pripensi la proponatan tagotemon aŭ alian temon, kiun vi ŝatus prezenti aŭ diskuti kun aliaj, por ke la interparoloj estu pli fruktodonaj kaj strukturitaj.

Aliĝo kaj Detaloj:
📅 Loko: Renkontiĝo en Google Meet
🔗 Ligilo: meet.google.com/urf-vjjj-ngk

📱 WhatsApp-grupo por partoprenantoj:
🔗 https://chat.whatsapp.com/E1XMk8mDjCWEu0aYesIfkl

Gravaj Klarigoj:
Ĉi tiu renkontiĝo ne estas por ĝenerala babilado aŭ diskuto. Ĝi ankaŭ ne estas evento por homoj, kiuj simple serĉas ion por fari sen vera intereso pri lingva evoluo.

Ni aparte atentigas, ke neniu rajtas monopoligi la diskuton, ĉar la celo estas doni al ĉiuj partoprenantoj sufiĉan tempon kaj spacon por esprimi sin libere kaj komforte.

Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj fruktodonan kunagadon!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.thesperanto.eu/et
kontakto(ĉe)thesperanto.eu

Interesiĝintoj

Administranto