🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:30
UTC
Elekti horzonon
Mia vivo en, kaj ekster, Esperantujo. Norma Cescotti, 99-jara!

Kunveno/Evento

Aliĝo-informo, tute sube.

La 28a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 2an de februaro, 2026, je la 15:00 UTC (horo de Parizo kaj Romo 16:00).  Ĝi daŭros 90 minutojn.  Nia veterano estos Norma Cescotti, 99-jara, ankoraŭ instruisto de Esperanto per Zoomo! (Aliĝo-adreso sube).   Unu veterano de Esperanto parolos pri sia longa vivo en, kaj ekster, Esperantujo.

2026 Kalendaro:

La 5a de januaro:  Gian Carlo Fighiera
La 2a de februaro:  Norma Cescotti
La 2a marto:  Ursula Sandkuhler Grattapaglia
La 6a de aprilo:  D-ro SO, Gilsu
Majo:  ?
Junio:  ?
Julio:  ?
Aŭgusto:  ?
Septembro:  ?
Oktobro:  ?
Novembro:  ?
Decembro:  ?

**********

Ni lanĉas la novajn retkunvenojn de VEK kun paroladoj, ĉiumonate, de eminentaj Esperantistoj kun 50, 60, 70 jaroj da sperto en Esperantujo.

El kio la nova VEK-formato konsistos?  Anstataŭ ĝenerala priparolado, sen aŭ kun temo, estos la vico de individuaj veteranoj mem, kiuj prezentos, priparolos, eĉ prelegos pri si kaj pri sia tuta Esperanta vivo.

Imagu: unu el niaj karaj veteranoj povos paroli pri sia tuta Esperanta mikrokosmo de siaj verda lando.  La komenco, la mezo, la nuno.  La motivoj, la bariloj.  La ĝojo, la malfacilaj momentoj.

Finvenke, raŭmisme.  Parole, skribe, revue, klube, kongrese, pasportserve, kabee kaj restariĝe, amike kaj eĉ ame.

Kaj daŭra, aŭdebla monumento por venontaj generacioj.

Amike, Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com
 
***

https://zoom.us/j/92591614518?pwd=cxgOJbKNdypujFh6Kid78EEeCuzz4A.1
Nur se demandite:
Kunveno-Numero: 925 9161 4518
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Administranto