Pri Kio Temas? (1a ĉapitro)
15:00 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉiumarde ni kune lernas diskutante legaĵojn kaj ekzercojn el la libro "Pri kio temas?" de SZILVA Szabolcs

Kunveno/EventoKurso

PRI KIO TEMAS?
Lernogrupo
je la 15:00-a UTK marde

Kial
Ni kunvenos por plibonigi nian Esperanton.

Kio
La studgrupo uzos la libron de SZILVA Szabolcs "Pri kio temas?" kaj tralaboros ĉiun ĉapitron. Semajne ni renkontiĝos per interreta voĉbabilado por diskuti la aktualan ĉapitron. Antaŭlegado estas utila sed ne estas postulata.

La unua ĉapitro legeblas interrete senpage ĉe: https://www.lingve.eu/eo/libro-pri-kio-temas/#la-unua-capitro

Kiel
Ni laŭvice voĉlegos la ĉapitron. Ni resumos tion, kio estis skribita en ĉiu alineo. Poste ni laŭvice respondos la demandojn de la ĉapitro. La renkontiĝoj uzos nur Esperanton. Ĉiuj estos atendataj partopreni dum la diskutoj kaj helpata fari tion.

Kie
Ĉe Big Blue Button https://meet.nixnet.services/b/org-z8p-4kg-z2p

Kiuj
Esperantistoj, kiuj scipovas komforte skribi kaj paroli Esperanton kaj volas plibonigi sian
Esperanton.

Postuloj

Papera kaj reta versio de la libro aĉeteblas ĉe: https://www.lingve.eu/eo/libro-pri-kio-temas. Por la voĉbabilado vi bezonos stabilan interretan konekton kaj komputilon kun bona mikrofono. Povi kaj bone vidi kaj aŭdi unu la aliajn provizos bonan lernadon.

Dissendolisto
Ni havas dissendoliston por daŭrigi la diskuton inter la kunvenoj:
https://framagroupes.org/sympa/info/pasxoj

Babilejoj
Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉