Koncerto de TutPEKo
18:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Koncerto de TutPirenea Esperanto-Koruso en MJC (Multkultura & Junulara Centro) de LAROQUE d'OLMES (FR-09) inter Carcassonne & Andorra), vendredon, 3-an de marto 2023 en vespero kun klaŭna spektaklo.

LokaAlia

Vi povos alveni je la 18-a horo por kunmanĝeti-manĝadi-manĝegi kun ni (dekkvino da gekorusanoj el pluraj landoj kaj plej diversaj aĝoj) kun klaŭnaj prezentaĵoj kaj sekvos nia koncerto gvidata de Rineke HOENS el kanto-grupo AKORDO kaj de fina Klaŭna spektaklo. 

Nia koncerto estos frukto de kvin-taga laborado, t.e. 20-25 horoj. Kun intertempe skiado, tablo-ludado, prelegetoj, prezentado de efektiĝanta projekto "Paroli, Legi, Skribi sen limoj" fare de Psikopedagogino Brigitte MARLIER, kiu ĵus revenis de Togo-lando (en IZo) kaj tuj foriros al Tunizujo por sama projekto. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tutpeko(ĉe)aliceadsl.fr
MJC Guy Môquet - Route du Sautel - LAROQUE d'OLMES (Fr-09)

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJorgos