Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
16:30 - 19:00
UTC
Elekti horzonon
22a de Majo : Prahistorio, inter utopio kaj realo.

Kunveno/Evento

Prahistorio, inter utopio kaj realo.

Nuntempe ĉe la scienca institucio Collège de France en Parizo okazas ekspozicio "Prahistorio, inter utopio kaj realo" : https://www.college-de-france.fr/fr/expo-prehistoire ; libro akompanas ĝin : https://www.college-de-france.fr/fr/editions/catalogues-exposition/prehistoire-entre-utopie-et-realite-9782722608825 ; pedagogia dosiero : https://www.college-de-france.fr/sites/default/files/media/document/2026-05/exposition-prehistoire_2025-2026_dossier-pedagogique_cdf.pdf.

Tiu ekspozicio montras diversajn aspektojn de sciencaj teorioj en la relative freŝa scienco je prahistorio (kiu apenaŭ malnovas da 200 jaroj). Kvankam la ekspozicio mencias verkojn kiel la bildstrion
"Rahan", kaj la romanon/filmon "La Guerre du feu / Tramonte travale por la fajro (trad. A. Albault)" de J.-H. Rosny-Aîné, ĝi ne prezentas fantaziajn teoriojn.


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parol-rondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj... eniĝu : eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol, Paris 13

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto