🖥 Zoom: "Vizito al Ngorongoro Konservada Distrikto (Tanzanio)"
19:00 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Prelego de Orlando Raola

Kunveno/EventoAlia

Dum vojaĝo al Tanzanio por partopreni la 109an Univesalan Kongreson en Aruŝo en 2024, mi havis la plezuron viziti la Ngorongoron Konservadan Distrikton, proksime de la kongresa urbo. Tio estis mirinda sperto, kiu provizis ankaŭ materialon por mia IKU-prelego dumkongresa, kiu temis pri la datado de fosilioj, inter aliaj, tiuj trovitaj en Olduvai Gorĝe, ene de tiu distrikto. Mi dividos miajn impresojn kaj bildojn pri la neforgesebla vizito.

image.png 385 kB


Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉