Zamenhofa Tago en Oporto
12:00 - 19:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Ĉe UNICEPE

Loka

Ĉi-jare, la 15an de decembro de 2019, kadre de kurso kiu okazas en la kooperativo UNICEPE, oni celebros la naskiĝtagon de Zamenhof, jen kiel:

12:00 - Renkontiĝo ĉe UNICEPE.

12:30 - 14:00 - Tagmanĝo en apuda restoracio kontraŭ 17 eŭroj: Se vi emas partopreni bonvole avertu la organizantojn per retletero al unicepe (https://www.unicepe.pt/) kiel eble plej baldaŭ, sed plej malfrue ĝis la 12a de decembro de 2019.

Menuo

- Legomsupo, plurspecaj salatoj, moruo kuirita laŭ la Braga maniero, porka viando kun kaŝtanoj kaj rizo, “verda” vino (estas ni esperantistoj), blanka kaj ruĝa vino, plurspecaj friskaj trinkaĵoj, akvo, biero, plurspecaj desertoj [+ Oporta vino POÇAS (en UNICEPE)] .

15:00 - 17:00 - Miguel Fernández kunlaboros kun Ana Ribeiro kaj prezentos version de la spektaklo Mia liriko kaj la muziko. Per la spektaklo li prezentos sian poemaron Rev-ene, poem-kolekto kun soci-kritika enhavo, surbaze de deklamoj kaj kantoj.

- Miguel Fernández naskiĝis en Granado, loĝas en Madrido kaj estas aparte elstara poeto, artisto, tradukisto kaj homo, kiu cetere nuntempe prezidas la belartajn konkursojn de UEA, vi povas legi pri li ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Miguel_Fern%C3%A1ndez

- Ana Ribeiro naskiĝis en Caldas da Rainha, loĝas en Oporto, estas membro de Unicepe, kie ŝi lernis esperanton, kaj jam dum la pasintjara zamenhofa festo impresis ĉiujn kiuj ĉeestis per sia forta, vigla kaj bela voĉo.
 
Do, se vi tiam estos en Oporto kaj emas kunveni, ni ĉiuj festos kune!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj