43-a Pola Esperanto-Kongreso
Sekva Pola Esperanto-Kongreso en nova loko kie neniam ĝi okazis. La kongreso okazos en bela urbo Bielko-Biała ĉe pola kaj ĉeĥa limo

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

 Ni kun kontento informas, pri la loko de la sekva 43-a Pola Esperanto-Kongreso. La kongreso okazos en la urbo Bielsko-Biała dum tagoj 23-26.07.2026. Prezidento de la urbo Jarosław Klimaszewski akceptis la honoran patronecon de la kongreso. La kongresanoj verŝajne loĝos en du lokoj, ĉar samtempe en la urbo okazos granda kultura evento „Semajno de Beskida Kulturo” kaj mutaj tranoktejoj estos okupataj. La kongresejo estos granda biblioteko „Książnica Beskidzka” ĉe la str. Juliusza Słowackiego 17A. 
Jen aligxilo al la kongreso:
https://esperanto.pl/pl/2026/03/15/aligilo-al-la-43-a-pola-esperanto-kongreso

logo-2P(1) gotowe.jpg 53,2 kB


Bielsko-Biała_Montage_2.jpg 750 kB
Dum la kongreso prezentiĝos niaj ŝatataj artistoj: franca kantisto JOMO, dueto Kajto kaj „Teatro Verda Banano” – en kiu aktoras Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik. 
skema programo
23.7.2026 - Tuttaga ekskurso tra regiono de Bielsko-Biała
24.7.2026 - Malfermo de 43-a PEK, prelegoj, arta vespero
25.7.2026 - Prelegoj, vizitado de la urbo, arta programo
26.7.2026 - Programo, resumo de la kongreso, fermo antau 14.00

Por personoj kiuj volas vojagxi rekte el Wrocław al Graz ni proponas elekti rektan trajnon Wrocław Główny - Graz Hbh je la 14.08. La trajno vojagxas 8 horoj kaj 11 min. kaj alvenas al Graz je la 22.19.
ATENTON!
Post pola kongreso eblas partopreni en 5-taga karavano al Graz. La karavanon organizos vojagxoficejo Tęcza el Bielsko-Biała. Dum la karavano partoprenantoj tranoktos en hoteloj kaj vizitos Krakovon, sALminejon en Wieliczka, montaran cxefurbon de Pollando Zakopane kaj Vienon (provizora programo). Bonvolu indiki vian interesigxon pri la karavano en kongresa aligxilo. Organizantoj de la karavano informos vin pri prezoj, vojo ktp.

Ni aldonas la plej aktualan version de la Unua Bulteno. 
Dosieroj
Informoj

www.esperanto.pl
rk-lodzo(ĉe)wp.pl
str. Słowackiego 17 a

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureRobert Kaminski


User profile pictureAjvi KIM

Administranto