🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
E-istoj de antaŭ 1985

Internacia

La 10a kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 2an de aŭgusto, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 17:00).  Retligon, sube.

Antaŭtemo: Ni povas babili iomete pri la antaŭmonataj komentoj de la VEK-paĝo en Facebook.  Estas jubilea mejloŝtono por la eminenta Esperantisto Boris Kolker.  Estas speciala omaĝo al  Esperantisto Petras Celiauskas, pedagogo, landesploristo el Litovio.  Eble iu el vi volas iomete pristudi la temojn kaj poste paroli al ni pri tio.

Temo 1: Oni ĵus finis la Universalan Kongreson en Aruŝo, la unua de UEA en Afriko.  Eble unu el vi partoprenis la kongreson kaj volas paroli pri ĝi.  Eble vi havas antaŭan esperantan sperton en Afriko.  Ĉiaj novaĵoj bonvenas.

Temo 2: Ĉio kion vi volas komenti pri vekaj temoj.

Se vi volas prezenti 5-minutan VEK-rilatan temon, bonvolu anonci tion ĉe la komenco de la kunveno.  Ne preparu lumbildojn, ne faru ppt-aĵojn.  Parolu, nur parolu.  Ni ŝatas vian voĉon!

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto