🖥 IREA okazigas Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero – 77
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero de origamio – 77: Kovertoj kaj bildkartoj origami.

Internacia

Tema diskutado kaj Ateliero de origamio – 77: Kovertoj kaj bildkartoj origami.

La kulturo de faldado de leteroj kaj kartoj estas konata ekde la periodo de la samuraoj, kiuj sciis kiel faldi iliajn leterojn tiel, ke tiu, kiu ne konis la sekreton, ne povis malfermi kaj legi ilin. Tiu tradicio, krei leteroj kaj kartojn, estas ankoraŭ tre populara nuntempe; estas eĉ fama asocio pri faldodo de leterojn kaj kartojn. Unu el tiuj origamiaj kartoj Caroli Weemeyer montros al ni.

Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!


Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte