5-a Interlingvistika Simpozio
Rolo de lingvoj en interkultura komunikado

InternaciaKurso

 Interkultura komunikado estas ĉiutaga afero en nia tutmondiĝinta epoko. La renkontiĝo de homoj el malsamaj kulturoj povas konduki al miskomprenoj kaj konfliktoj. Nur la kono de la propra kaj alia kulturoj, konscio de kaj malfermiteco por malsameco povas gvidi al efika interkomunikado. Ankaŭ la uzata lingvo inter la komunikantoj (ĉu la gepatra lingvo de unu el la partneroj aŭ komuna interlingvo) havas sian rolon en la sukceso de la komunikado. Kian rolon havas la internaciaj lingvoj kiel la angla, hispana ktp. kaj la internaciaj planlingvoj kiel esperanto, ĉu en interpersona, ĉu en internacia kunteksto, staras en la fokuso de simpozio.

Konfirmitaj prelegantoj: Prof. Věra Barandovská-Frank, Prof. Nicolau Dols Salas, Prof. Sabine Fiedler, prof. Federico Gobbo, Prof. Przemysław Grzybowski, Prof. Wim Jansen, Prof. Goro Kimura, Prof. Ilona Koutny, dr Katalin Kováts, mgr Jan van Steenbergen, dr Ida Stria, Prof. Bengt-Arne Wickström

Organiza Komitato: Ilona Koutny, prof. Ida Stria, dr Michael Farris, mgr

Scienca Komitato: Věra Barandovská-Frank, prof., Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino Renato Corsetti, prof., Universitato La Sapienza en Romo, Italio Probal Dasgupta, prof., Indian Statistical Institute, Kolkata, Barato Nicolau Dols Salas, prof., Universitato de Balearaj Insuloj, Hispanio Sabine Fiedler, prof., Universitato de Leipzig, Germanio Michele Gazzola, prof.,Universitato Ulster, Granda Britio Federico Gobbo, prof., Universitato de Amsterdam, Nederlando Przemysław Grzybowski, prof., Universitato de Bydgoszcz, Pollando Wim Jansen, prof., Universitato de Amsterdam, Nederlando Kimura Goro Christoph, prof., Sophia University, Tokio, Japanio Ilona Koutny, prof., Adam Mickiewicz Universitato, Poznano, Pollando Katalin Kováts, dr., Edukado.net, Nederlando Jan van Steenbergen, tradukisto, Nederlando Ida Stria, dr, Universitato de Varsovio, Pollando Humphrey Tonkin, prof., Universitato Hartford, Usono Bengt-Arne Wickström, prof., Universitato Andrássy, Budapeŝto

Kontakto: Interlingvistikaj Studoj, Etnolingvistika Instituto (prof. Ilona Koutny)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉