Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon en KER-niveloj B1, B2, C1 Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton.
Aliĝo al ekzameno : Pri aliĝo kaj prezoj legu malsupre.
Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ORIGO en Budapeŝto eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen vikipedio.org pri la KER-sistemo. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel faris intervjuon kun Katalin Kovats.