Okaze de la 50-a datreveno de la fondo de urbo Łochów la 38-a Pola Esperanta Kongreso en Łochów estos organizota sub honora patroneco de la Urbestro de la urbo Łochów s-ro Robert Mirosław Gołaszewski (Robert Mirosŭaf Goŭaŝefski). Media patrono estos Pola Retradio.
La kongreso estos dediĉita al sorto de familio Zamenhof.
Organizanto: Pola Esperanto-Asocio str. gen. W. Andersa 37/59 a, 00-159 Warszawa
Termino: 30 majo-2 junio 2019 j. (vendredo, sabato, dimanĉo)
Loko: Łochów fervoja stacidomo (kongresejo)