Esperanto-Lernorondo en Gastejo Centimeter VII
19:00 - 21:00
Eŭropo/Vieno
Libera kaj amuza, sed serioza rondo por ĉiuj, kiuj volas lerni la Internacian Lingvon individue.

KursoKunveno

En gastejo Centimeter VII (metroohaltejo Alser Straße), ni renkontos dusemajne por lerni Esperanton individue. Ĉiun interesulon ni bonvenigas, kaj ankaŭ kuraĝigas "kunporti" novulojn. La venonta kurso okazos ĵaŭde, la 22-an de aŭgusto 2019.

Por partopreni, simple prenu bileton je nia evento retpaĝo ĉe Duolingo (ligilo sube), aŭ skribu retpoŝton al suba retpoŝtadreso kun rimarko kiom da homoj volas veni, kaj kiom da Esperanto ili parolas. Iuj demandoj ajn bonveniĝas je nia retpoŝtadreso. Vi ankaŭ povas skribi retpoŝton al mi se vi malŝatas uzi la retan aliĝilon, kaj mi faros tiun taskon por vi.

La limdato por aliĝi estas mardo, la 20-a de aŭgusto 2019! (Kompreneble, vi ankaŭ povas alveni senaliĝinte, tamen, tiukaze mi ne povas fari promesojn; nek pri libera loko, nek pri sufiĉe da ekzercoj kaj lernomaterialoj por vi.) Ĝis baldaŭ!
Raporti malĝustan informon
Informoj

events.duolingo.com/events/detail...
jel_vieno(ĉe)yahoo.com
Währinger Gürtel 1, 1180 Wien

0 0 partoprenantoj

Administranto
Franz-Joseph Geidel