Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj “Zamenhof-tagoj-2024”, dediĉita al la 165-a datreveno ekde naskiĝo de L.L. Zamenhof. La aranĝo okazos la 14-15-an de Decembro, 2024 en Kaunas, en salono de la Instrua centro pri nutrajhindustrio kaj komerco en Kaunas (str. Vilniaus 42). La loko estas en malnova urboparto de Kaunas kaj estas facile atingebla de diversaj flankoj.