Preparo de eŭropa baloto 2024 en Parizo
09:00 - 13:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Post 6 monatoj okazos la baloto por Eŭropa Parlamento. Ni preparu ĝin

Loka

De 20 jaroj, Eŭropo-Demokratio-Esperanto agadas por konsciigi Eŭropanoj pri lingva maljusteco en Eŭropa Unio, kiu malebligas partoprenon de ĉiuj civitanoj en publika vivo. Esperanto estas taŭga ilo por Europanoj, por ke ili komprenu unu la alian, por ke ili povos kune imagi kaj praktiki komunan vivon.
En Francio, ĝi prezentis liston de kandidatoj por eŭropaj balotoj de 2004, 2009, 2014 kaj 2019.
Por prepari la baloton de la 9a de junio 2024, ni alvokas ĉiujn interesatoj kunsidi en Parizo la 9an de decembro 2023, de la 9a ĝis la 13a, 383 bis rue de Vaugirard (15a distrikto, metroo Convention).

Por pli bona organizado, bonvolu anonci vin ĉe orga-fr@e-d-e.org. Ankaŭ vi povas skribi al tiu adreso por pliaj klarigoj, aŭ por doni novajn ideojn...
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

e-d-e.fr/esperanto-langue-pour-l-...
pierre.dieumegard(ĉe)free.fr
383 bis rue de Vaugirard

Interesiĝintoj

Administranto