🖥 Ĉiusemajna mezgrada Esperanto-kurso enkade de EToSo
14:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Mezgrada Esperanto-kurso per Zoom por tiuj, kiuj havas bazajn lingvosciojn

Internacia

La 21-an de oktobro ekas la mezgrada E-kurso per Zoom, kiu funkcios enkadre de EToSO (ILEI) kaj daŭros 6 monatojn unu fojon semajne po 2 h. La kurso okazos plene en Esperanto kaj antaŭvidas plian profundiĝon en la E-gramatikon, legadon de aŭtentikaj tekstoj kaj spektadon de videoj, ligitaj nur al Esperanto, plenumon de diversaj lingvaj ekzercoj k.s. Fine de la kurso oni rajtos ekzameniĝi kaj ricevi atestilon de ILEI. Bv. peti aliĝilon retumante al : esperanto-kurso@mail.ru . Bonvenon!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-kurso(ĉe)mail.ru

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureTatjana (Rusio)