🖥 Hispana Landa Kongreso -- POST-Kongreso en septembro, Informo-horo
19:00 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La Hispana POST-Kongreso okazas dum 14 tagoj (dek kvar!) post la HEF Landa Kongreso en la unua parto de septembro. La POST-Kongreso estas longa, novstila, kultura, homo-interkona aranĝo, ne komerca. Tial ĉi tie ni parolas pri ĝi.

InternaciaKurso

La dekkvartaga POST-Kongreso, inter la 9a kaj 22a de septembro, konsistos el 24 ekskursoj (du elektoj ĉiutage) al muzeoj, uneskaj momumentoj, parkoj kaj plaĝoj, de Valencio, de ĉirkaŭ-urboj, hispanaj vilaĝoj.  Jen kelkaj ekzemploj:

EN LA URBO VALENCIA:  La Parko Turia (la plej longa en Eŭropo), la Marbesto-ĝardeno (la plej granda en eŭropo), La Arto-muzeo de Valencio (la dua plej granda en Hispanio), la Katedralo de Valencia, la Baziliko de Valencio (mezepokaj kaj renesancaj), la Antikva Valencio, la lago Albufera (la ĉefa, marborda natura rezervo de Hispanio.  La plaĝoj de Valencio, de Cullera, de Gandia.  Kvar vizitoj kaj tagmanĝoj ĉe la Palaco de la Muziko (la kongresejo de la UK de 1993), La Muzeo de Scienco, la Urbo de la Artoj kaj de la Sciencoj (unu el la novaj sep mirindaĵo de la mondo -- laŭ la Valencianoj), La natura parko El Saler, La Botanika Ĝardeno, la Muzeo de las Fallas (UNEKSO-monumento), La Lonja de la Seda (renesanca UNESKO-Monumento).

EN LA PROVINCO VALENCIA:  La vilaĝo El Palmar (hejmo de la fama hispana plado PAELO -- paella), la urbeto Alboraia (hejmo de la hispana trinkaĵo HORCHATA),  la kvartalo La Soplaya (la Venezio de Valencio),  la urbeto Benimaclet (tipa hispana urbeto), la urbo Gandia (plaĝo-urbo kaj hejmo de la familio Borgia, postaj papoj kaj potenculoj), la plaĝo-urbo Cullera (ferio-loko de la Valencianoj kaj Madridanoj), la urbeto Sagunto (kie batalis Hanibalo kaj liaj elefantoj; romiana amfiteatro).  La urbo Castellón (belega parko, urbocentro, kaj invito al senpaga, tradicia paelo en natura frukto-ĝardeno de Esperanstisto Francisco Conejero).

VIAJ ĈIĈERONOJ:  Amri Wandel (Muzeo de la Scienco), Raia Androvska (Marbesto-Ĝardeno, Botanika Ĝardeno, Arto-Muzeoj), Francisco Conejero (Castellón, farmbieneto), Luis Salag (Parko Turia, UK-ejo de 1993, Mislata), Rosa Zanón (Cheste, la antaŭa Esperanto-urbo de Hispanio), Pau Mendoza Casp (El Palmar, El Saler kaj la Natura Parko Albufera, kaj la de-mezepoka urbo Alcira),  Dennis Keefe (Muzeoj en Valencio, Cullera), Santiago Cerveró i Caballero (Cullera: monto, rivero kaj plaĝo). Carmen López Mártinez (la Ceramiko Vilaĝo Manises, la ventumilo-fabriko de Aldaia), Carmen Segarra (Valencio).  Kaj vi?  Ĉu vi ŝatas historion, kulturon, geografion?  Ĉu vi volas ankaŭ ĉiĉeroni?

Por lerni pli pri tiu unika post-evento, vi povas ĉeesti la kunvenon unu aŭ dufoje.

Ni respondos al viaj demandoj pri ekskurso-lokoj, loĝado, manĝado, trinkado, valenciumado, prezoj . . . .

Zooma Kunvenejo:
 


Pasnumero: 601852 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kongreso.esperanto.es

Interesiĝintoj

Administranto