🖥 Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Festo de disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2021

Internacia

La Belartaj Konkursoj de UEA kulminas ĉiujare per festa manifestiĝo de la Esperanta kulturo: la BK-Festo!

Fakte la gvida BK-skipo rigardas la ceremonion de disdono de premioj kiel eron de spektaklo proponanta komunan ĝuadon de nia kulturo. Tial ni parolas pri BK-Festo.

Ĉi-jare, samkiel preskaŭ ĉiuj E-aranĝoj, la BK-Festo denove okazas virtuale.

Jen, sub la gvido de la BK-Sekretario mem, teamo de valoraj kunlaborantoj: muzikistoj, kantistoj, deklamantoj ktp, igos nin ĝoje kunfesti la belaĵojn de nia kulturo en ties diversaj manifestiĝoj, tiel ke ni samtempe konatiĝu kun la nomoj de la konkursaĵoj kaj konkursantoj premiitaj en BK-2021.

Ek do! Ni invitas vin ĝui la BK-Feston 2021!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

youtu.be/NE1Ye1eh6o4
belartajkonkursoj(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto