🖥 Kurso por komencantoj per kartludo
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ekzercado por paroli plenajn frazojn

InternaciaLokaKurso

(Fulmotondro minacas, do se mi ne povos partopreni, mem konstruu komunan fabelon aŭ rakonton kreante frazojn unu post la alia, ĉerpante vortojn el la kartaro.)

Saluton!   Bonvenon al ĉiuj!   Ne hezitu eniri!
Samtempa okazaĵo Duolingo ("duolingo evento".)

Nivelo:
  A1/A2

Kiam: Ĉiun merkredon de la 6a ĝis la 8a horo pm (UTC+2, horzono Parizo)

Kie: Jen la nova retsalono: mi ekde nun uzos Google Meet, la Guglo-kunvenilon. 
Jen la identigilo: crs-tjcf-prg

Per kiu lernilo:
Hodiaŭ ni spektos pedagogian materialon kreitan de mia lernanto Bruno.
Ni poste elpensos dialogojn dank'al kartoj de ludo: elŝuti ĝin ne necesas, krom se vi deziras ĝin savi por vi mem kaj printi ĝin por via klubo. 

Bona ideo: Jam laŭtlegu la vortojn hejme antaŭ la leciono, kaj elpensu demandofrazojn kaj respondojn.

Se estas problemo: Kontaktu min per la mesaĝilo (Messenger) de Fejsbuko "Fransoazo Oazo" aŭ per Vacapo (WhatsApp) +33 609 120 374 aŭ per VKontakte aŭ aliaj apoj.
Por lerni pri Google Meet: https://support.google.com/a/users/answer/9282720?hl=en
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

drive.google.com/file/d/1E1lSs0Et...
desirdapprendre(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto