KUNVENO de Liège Esperanto + Ĝenerala Asembleo jara kaj statuta + babilado
14:00 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni trinkos, manĝos, babilos kaj laboros en agrabla etoso.

LokaKurso

Se vi ne partoprenas, bonvolu doni mandaton al iu alia.
Tagordo:
I. BONVENON DE LA PREZIDANTO KAJ RONDA PREZENTADO.
II. JARA KAJ STATUTA ĜENERALA KUNVENO;
- Listo de ĉeestantaj kaj reprezentitaj membroj (paginte la kotizon de €10)
- Resuma raporto pri niaj agadoj por la sezono 2022/23 (Freddy)
- Prezento de la jaraj kontoj preparitaj (Eric)
- Aprobo de raportoj, kontoj kaj malŝarĝo al administrantoj.

Diskuto kaj aprobo de la statutoj adaptitaj al la nova Kodo de Kompanioj kaj Asocioj; (vidu alkroĉitan projekton)

Prezento de kandidatestraranoj por 3-jara oficperiodo de 2023 ĝis septembro 2026, kaj elekto.
- Kalendaro de niaj kunvenoj kaj agadproponoj:
klubkunvenoj en Mery la 17/10 – 7/11 – 5/12, kaj
konversaciaj tabloj ĉe "Toutes-directions", 7/10, 18/11
La 16/12 ni partoprenos en la nacia Zamenhoffesto en GENK. https://eventaservo.org/e/380063
Konferenca debato, organizota... ...?
Kursoj en Huy ĉe UTD: matene de la 10-a ĝis la 12-a horo ĵaŭde 29/09, 27/10, 24/11, 8/12, 26/01. Bonvolu kontroli.

Iuj partoprenas en la Beneluksa Kongreso en Buljono, de la 28-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro. https://eventaservo.org/e/bk2023

- Diversaĵoj:
III Kanto.

IV Legado de teksto kaj/aŭ tradukado de frazoj.

Ni antaŭĝojas revidi vin,
Eric Nemes kaj Eliane Pironnet

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉