Esperanto en Verduno - naĝado, pikniko, spektaklo!
17:00 - 20:30
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Partoprenu en eventoplena vespero kun esperantistoj!

Loka

Dum tro longa tempo ni povis renkontiĝi nur virtuale. Kaj jen, malpli ol monato antaŭ la UK, jen plia bela ŝanco esperantumi! Ĉi-foje ni renkontiĝos en bela Verduno. Estos tri aktivaĵoj, unu post la alia. Vi povas veni al ĉiuj -- aŭ nur al unu aŭ du el ili, kiu plej interesas vin. Vetero devas esti bona! Ne-esperantistaj amikoj, famlianoj kaj hundoj estas tre bonvenaj!
1) 17-17:45: naĝado baniĝo en Natatorium - senpage (portu vian naĝkostumon kaj tukon) -- de tie ni iros (10 min) al Maison Nivard-De Saint-Dizier (adreso: 6500 Bd LaSalle, Verdun, QC H4H 2S9 -- Ĵenja Amis renkontos vin je la kvina apud la enirejo; se vi malfruas, trovu la aliajn en la naĝejoj).
2) 18-19:30 - pikniko apud Maison Nivard-De Saint-Dizier, kie okazos la sekva programero. Alportu vian propran manĝaĵon -- vi ankaŭ rajtas sed ne devas alporti aĵojn por dividi (notu ke ne estas restoracioj tuj apude). Estos kelkaj piknikaj tabloj. 7244 Bd LaSalle, Verdun, QC H4H 1R4
3) 19:30 - spektaklo sub libera aero (senpaga), kie rolos esperantistino Eveline Ménard. La spektaklo mem estos en la franca. Pli da informoj: https://maisonnivard-de-saint-dizier.com/soirees-sous-les-etoiles/ Adreso: Maison Nivard-De Saint-Dizier, 7244 Bd LaSalle, Verdun, QC H4H 1R4.
"Rakontistoj Karine Wasiana Echaquan el la nacio Atikamekw kaj Eveline Ménard, el Kebekio, vojaĝas tra la Nitaskinan por renkonti unu la alian. Survoje ili renkontas ursojn, ruzajn vulpojn, Ti-Jean kun tro longa nazo, akvoguton, kiu lernas ellasi, kaj plifirmigas sian revon lerni kunvivi. Ili dividas ĉi tiun renkonton kun vi per siaj tradiciaj kulturoj per rakontoj, kantoj kaj muziko."
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

yevgeniya.amis(ĉe)gmail.com
7244 Bd LaSalle, Verdun, QC H4H 1R4

Interesiĝintoj

Administranto