Dum novembro partoprenis 8 ludantoj (inkluzive de kelkaj novuloj - bonvenon!) kaj ni ludis jenajn ludojn: Cascadia, Saboteur, Tabuo en Esperanto, Ohne Furcht und Adel, kaj Hoppladi Hopplada
kibo1.jpg2,63 MB
kibo2.JPG3,08 MB
La sekva ludado okazos dum sabato, la 6a de decembro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 6a de decembro 2025 ekde la 14a horo, ĝis almenaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo Transvaalstraße 13 13351 Berlin (Wedding) publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.