🖥 Internacia Tago de la VIRINOJ
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Skua filmo pri la vivo de URSULA, nia kara Ursula Grattapaglia, kies vivo komenciĝis en Germanio en 1933.

Kunveno/Evento

Por honori la memoron de la fama pola ĵurnalisto filmisto Roman Dobrzyński, kiu forpasis en 2025, ni montros la filmon de la teatraĵo URSULA, kiun li verkis.

Aldoniĝos intervjuoj de diversaj personoj ligitaj al tiu verko, inter aliaj URSULA GRATTAPAGLIA mem. Bonvolu legi tie: Ursula Grattapaglia - Vikipedio

El la romano « Bona Espero, idealo kaj realo » de Roman Dobrzynski
La aŭtoro intervjuas URSULA pri ŝia infaneco dum la milito.

Paĝo 44 :
« Kio estis via patro?

Ursula : Profesie mia patro estis farmaciisto, sed dum la milito li fariĝis fervojisto kaj provizis soldatojn. Li gvidis transportojn al la orientaj frontoj, eč al Stalingrado.

Ĉu laŭ lia iniciato oni sendis vian familion en tiun sekuran lokon, for de Berlino?

Tute ne, li daûre pensis kiel revenigi nin hejmen. Pri la vera kialo de la translokigo mi konjektis kelkajn jarojn post la milito, aŭdinte pri „Lebensborn". La vorto signifas vivofonto" kaj estis termino, sub kiu kašis sin la nazia programo de la rasprotekto. Fakte ĝia celo estis bredado de „raspuraj arjoj", same kiel oni bredas altkvalitajn bovinojn. Mi estis blondulino kun bluaj okuloj kaj longaj kruroj.

Ĉu la infanoj selektitaj por la dormado en la bunkro de Hitler estis samaj kiel vi?

Ekzakte, tial ili ĝuis specialan protekton. Oni gardis nin kontraŭ ajna dangero, kiel valorajn objektojn, konkrete kiel reproduktilojn de bonrasaj soldatoj. Post kelkaj jaroj estis por mi korskue ekscii, ke oni fiksis min, senkonscian infanon, sur la akso de la barbara rasa teorio, fakte sur ĝian ekstreman punkton nomita „fonto". La kontraŭan ekstreman punkton la naziaj rasistoj nomis „finsolvo".

Dum la naŭjara Ursula dormis en la bunkro de Hitler sub la šildo „vivo", la dekkvarjara Ludoviko, la nepo de Zamenhof, estis pelita en la geton de Varsovio sub la devizo „morto".

Paĝo 48 :

Ursula : « Mi subite perceptis miraklon. La okpersona familio Sandkühler reunuiĝis tuta kaj viva! Mi komprenis la valoron de vivo kaj ekde tiam celebras la vivon ĉiutage. »



Marto 8.an, 13:00-16:00  UTC

Per Zoom 

Temo: Internacia Tago de la VIRINOJ
Horo: 8 marto 2026 (salono malferma ekde 12h UTC)
https://us02web.zoom.us/j/89611909514?pwd=K4Cbut4pB1xxrO3yFLT8zp4LhThDjb.1
Se necese:
Kunven-identigilo: 896 1190 9514
Paskodo: 050219

Sur la foto ĉi-sube vidiĝas Roman maldekstre kun Mireille Grosjean dekstre, en Kameoka, Japanio, ĉe Oomoto en 2009. Sur la alia foto ĉetable (2007) vidiĝas Roman, Ursula, Detlev Blanke, Erika edzino de Roman, Giuseppe Grattapagllia, dorse Wera Blanke. Sur la ekranfoto dum registrado (2026): Mirejo, Wera Blanke, Malgosia.   Foto kun kvar starantaj personoj: Roman, Ursula,  Giuseppe, Malgosia.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉