🖥 ĉu vi ŝatas Kongresumi?
21:00 - 22:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
La diversaj organizantoj kaj respondeculoj de la kunvenoj prezentos la eblecon kongresumi en diversaj partoj de la mondo

Internacia

Jen la temo de la venonta Zoom-evento de IEF, kiu okazos la 20-an de februaro 2024 je la 21.00 UTC+1 (horo de Roterdamo).
La diversaj organizantoj kaj respondeculoj de la kunvenoj prezentos la eblecon kongresumi en diversaj partoj de la mondo:
90-a Itala Kongreso en Montecatini Terme (Italio) 24-a / 31-a aŭgusto 2024
47-a IJF en Serrada di Folgaria (Italio) 27-a marto -/2-a aprilo 2024
Eŭropa Esperanto-Kongreso en Strasburgo (Francio) 8-a / 12-a majo 2024
109-a UK en Aruŝo (Tanzanio) 3-a / 10-a aŭgusto 2024                                      
80-a IJK de TEJO en Šventoji (Litovio) 18-a / 25-a aŭgusto 2024
57-a ILEI-kongreso en Maceio (Brazilo) 20- a / 27-a julio 2024

La evento okazos en Esperanto kaj ni atendas vin multnombraj pro la gravaj informoj, kiujn oni ricevos.

jen la ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/87460486399

ID riunione: 874 6048 6399


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉