Ni renkontiĝas kaj parolas esperante hodiaŭ je la 19:30a horo en la gastejo "Saints and Scholars"
Kunveno/Evento
Bonvenon al la monata renkontiĝo de la Esperanto Klubo de Tubingeno!
Ĵaudon, la 11. Septembron je la 19:30a horo en la gastejo Saints and Scholars (Wilhelmstraße 44, 72074 Tübingen). Ĉi foje ni daŭrigas nian "gastejan karavanon" kaj de nove renkontiĝas en nova gastejo en la tereno de la universitato. [Ĉiu klaĉo, ke ni regule devas ŝanĝi gastejojn pro netolerebla konduto tute ne veras! Ni estas ĉarma grupo :) ]
Ni babilos, ludos, drinkos, manĝos, ĝojos kaj ĝuos esperantujon.
Ciuj gastoj, do esperantistoj, komencantoj kaj interesiĝantoj estas bonvenaj!
Bonvolu rigardi ankaŭ nian mastodonkanalon kaj, se vi volas, sekvu nin por pliaj informoj pri Tubingeno kaj esperantujo je Mastodon !