Tema diskutado kaj Ateliero – 89: Temo kun variaĵoj - en naturo, scienco, arto kaj origamio
Kunveno/Evento
image.png1,02 MB
Tiuj belegaj diversaj motivoj kiuj ornamas saman skatolon, vekis la ideon diskuti la temon pri variaĵoj en naturo, scienco, arto kaj origamio. Ni sekvos ĉi tiun temon en muziko, literaturo, bildartoj, scienco kaj la mondo ĉirkaŭ ni. Ŝajnas, ke la principo de variado regas en la naturo kaj ankaŭ en origamio. Faldadon de tradicia skatolo instruos por ni Karlo Oliveira, perfekta desegnisto, origamiisto kaj esperanristo el Brazilo. Karlo inventis 11 diversajn variaĵojn de dekoracio por kovrilo de tiu skatolo. Kiu povos aldoni novajn?