Ludosemajnfino
Ni ludos, babilos, komune kuiros, kaj ekskursos en Leeuwarden

Kunveno/Evento

Dum la semajnfino ni multege ludos, babilos, komune kuiros kaj ekskursos por ekkoni iomete la urbon.
Kunportu viajn proprajn plej ŝatatajn ludojn

Loko: loĝejo de Ronald kaj Rianne en Leeuwarden, Nederlando

Tempo: la 15-an de novembro 2024 (vendredo), ekde la 16-a horo ĝis la 17-a de novembro 2024 (dimanĉo), 16-a horo

Estas kelkaj litoj disponeblaj. Se estos pli da aliĝintoj ol litoj, bonvolu kunporti vian propran dormmaton kaj dormsakon. Mantukoj estas provizitaj. 

Estas ankaŭ 4 bicikloj haveblaj.

La 15-an de novembro ni kuiros vegetaran vespermanĝon. Ni organizos ankaŭ simplan vegetaran matenmanĝon / brunĉon (pano, muslio, ktp) sabaton kaj dimanĉon. Vegan laŭ peto. 

Kotizo: 35 € por la tuta renkontiĝo. 

Aliĝu ĉe rianne_sanders@hotmail.com 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

rianne_sanders(ĉe)hotmail.com
De Ruyterweg 102

Administranto
User profile pictureRianne Sanders