La fama kurso pri Don Kiĥoto re-komenciĝos vendrede, la 3an de februaro je la 17:00 hispano-hore.
Celgrupoj:
Niveloj C1 kaj C2 de KER. Kaj tiuj kiuj volas legi kaj kompreni la faman klasikaĵon de la verkisto Cervantes.
Nuna Leciono:
Ĉi semajne, bonvolu legi Ĉapitron 35 (lecionon 87 el 126) de la DUA parto de Kiĥoto ANTAŬ la leciono.
Kurso-Aliro, Atingo:
Unue, iru al
ZOOM. Due, skribu la kunveno-identigilon:
9486417937. Trie kaj laste, skribu la pasvorton:
686936.
Formato de la Leciono:
Kiel kutime, ni trairos 24 zorge skribitajn demandojn pri la enhavo de la ĉapitro por la semajno.
Kelkfoje la kursgvidanto gvidas la lecionon, sed plejparte la gelernantoj mem faras la demandadon, laŭeble partoprenigante ĉiujn en la leciono.
La kursgvidanto konfirmas la bonajn respondojn, kaj helpas, se bezonate, al ĉiuj trovi la ĝustan respondon.
La etoso estas trankvila kaj senstreĉa.
Kalendaro:
Februaro: Ĉapitro 31, Dua Parto (la 3an); Ĉapitro 32, Dua Parto (la 10an); Ĉapitro 33, Dua Parto (la 17an); kaj Ĉapitro 34, Dua Parto (la 24an).
Marto: Ĉapitro 35, Dua Parto (la 3an); Ĉapitro 36, Dua Parto (la 10an); * (la 17an de marto la leciono ne okazos pro festo-semajno,
Las Fallas, en Valencio), Ĉapitro 37, Dua Parto (la 24an); Ĉapitro 38, Dua Parto (la 31an).
Libro-, Leciono-Fonto:
http://www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha