Tema diskutado kaj Ateliero – 185: Kunfaldi en amon: du malsilaj – unu koro.
Kunveno/Evento
185-afiŝo_Ateliero-185.jpg121 kB
Alproksimiĝas la 14-a de februaro - La Festo aŭ la Tago de Enamiĝintoj. Kaj ni proponas faldi la modelon de koro verkitan de Akiko Yamanashi. Tiu koro estas tridimensia kaj enhavas du malsimilajn modulojn. Tiu modelo en kunteksto de nia Festo alvokas la ideon, ke feliĉo ne estas ĉiam en simileco, ke malsamaj ecoj povas kompletigi unu la alian kaj trovi la punkton de ekvilibro, krei belecon kaj harmonion.
La faldado de tiu ĉi modelo instruos Alain Delmotte.