Komune festi la Novan Jaron
Internacia kunveno
Ni invitas vin aliĝi por la dudeka Novjara Renkontiĝo (NR), en Wiesbaden, 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj.
Dum la unuaj tagoj jam aliĝis 29 partoprenantoj; ni do esperas, ke ni proksimiĝos al la kutimaj nombroj de 150 ĝis 200 partoprenantoj. Dum la aranĝo 2019/20 estis 217 homoj (poste la pandemio malebligis du kunvenojn).
Listo de jamaj aliĝintoj
http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr20.phpMultaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Familioj, infanoj, junuloj, pliaĝulojEn Novjara Renkontiĝo familioj estas aparte bonvenaj kaj estas granda oferto por infanoj kaj junuloj - sed tute same ĉiuj aliaj homoj estas bonvenaj kaj ni havas grandan programoferton ankaŭ por homoj sen infanoj.
13-a Novjara Internacia Semajno (NIS)Samtempe ni planas la dektrian Novjaran Internacian Semajnon (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)