Kiel nuntempe kreskas la Esperanto-movado?
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Yves Nevelsteen okaze de Vespero 3000

Loka

La IJK en Nederlando havis tre pozitivan efikon je la junulara Esperanto-movado en nia regiono. Ĉeforganizanto Rogier Huurman sukcesis ne nur organizi bonegan ĉeestan IJK, sed homoj kune interrete antaŭĝojis ĝin en la Telegram-grupo de la kongreso kiu kun 394 membroj havas pli da membroj ol venis homoj al IJK. Poste oni entuziasme plu parolis (kaj interŝanĝis fotojn kaj filmetojn k.s.) "virtuale" kaj faris planojn por estontaj kunvenoj. La loka junulara kunveno KKPS okazas en oktobro, jarfine  JES en Germanio kaj printempe PEKO. 

Neniu plu estas "sola" post kunveno! Jen kiel nia movado (junulara, sed ne nur) efike kreskas. Yves iom klarigos kaj donos aliajn ekzemplojn.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉