🖥 Humanismaj imagoj en la beletraj verkoj de V. Eroŝenko
19:00 - 21:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Prelego de Nina Danylyuk

Kunveno/Evento

Vasil Eroŝenko (1890–1952) estis blinda esperantisto, verkisto, pedagogo, instruisto, etnologo, filozofo, muzikisto, poligloto. Nia esperantistaro scias pri lia mistera vivo, plena je vojaĝoj al diversaj landoj (Britio, Japanio, Ĉinio, Barato, Tajlando k.a.), pristudoj de multaj lingvoj kaj kulturoj. Tamen la beletraj verkoj de Eroŝenko, kiuj aperis en kelkaj lingvoj: la japana, la ĉina, Esperanto k.a., restas malmulte konataj. En la prelego per lingvostilistika analizo de la tekstoj ni montros, kiamaniere estas respegulitaj la humanismaj imagoj de la aŭtoro. Lia kredo je homo kiel la plej alta valoro antaŭvidas respekton por libereco kaj digno, zorgo pri feliĉo, egalaj ŝancoj por disvolviĝo kaj altaj moralaj rilatoj. Laŭ nia pritakso, la ideoj kaj la artaj valoroj de la beletraj verkoj de Vasil Eroŝenko estas daŭre aktualaj en “la mondo militanta” komence de la 21-a jarcento. 

Nina Danylyuk estas profesoro de Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato.

Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉