🖥 Esperanto-Leto en Z-sesio dum Z-Tago en Uljanovsko
15:30 - 16:00
Eŭropo/Samaro
Elekti horzonon
Zoom-sesio de la projekto Esperanto-Leto dum Zamenhof-Tago en Uljanovsko (Rusio)

Kunveno/Evento

Kadre de ĉeesta Zamenhof-Tago en Uljanovsko (Rusio) ni okazigas internacian Zoom-sesion.

Ni planas kolektiĝi en la urba biblioteko je 10:00 UTC por fari konkursojn kaj teumadon. La aranĝo estas ne nur por esperantistoj, sed ankaŭ por novuloj, kiuj interesiĝas pri Esperanto.

Je 11:30 UTC (15:30 loka tempo UTC+4) ni okazigu Zoom-sesion. Ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj estos en la reto tiutempe, aliĝi al la evento. Ni konatiĝu iomete kaj salutu unu la alian.

La celo estas montri al la novuloj, ke Esperanto funkcias kiel komuna lingvo por diversnaciaj homoj. Krome, ni povas rakonti al vi pri la projekto Esperanto-Leto.

La sesio daŭros ne pli ol duonhoro. La adreso: https://us06web.zoom.us/j/3191297526?pwd=cGRiRWl5SmlDRkRTaHBjanZZTFVidz09

Retejo de Esperanto-Leto (ruslingve): https://esperanto-leto.ru/
Telegram-kanalo de Esperanto-Leto (ruslingve): https://t.me/esperanto_leto
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

t.me/yuka_uln
yuka(ĉe)yandex.ru

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYurij Karcev