Preparo de eŭropa baloto 2024 en Parizo
09:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Franciaj EDEanoj kunsidos sabaton la 3a de februaro en Parizo por prepari eŭropan baloton

Alia

Venonta baloto estos post 4 monatoj, la 9an de junio 2024.
Europe-Démocratie-Espéranto, la franca asocio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenos tiun baloton, per listo de 81 kandidatoj.
Por prepari la baloton, kaj propagandi por Esperanto, ilo de demokrateco en Eŭropa Unio, EDE organizas kunsidon en Parizo, la 3an de februaro, de 9:00 ĝis 17:00, en « Maltais rouge », 40 rue de Malte, 75011 Paris, por ĉiuj interesatoj kiuj deziras konatigi Esperanton en Eŭropo.
La plej proksima metrostacio estas "République".
Por la tagmanĝo : kunportu manĝon en via sako. Por la diskuto, kunportu konkretajn proponojn.

Ni parolos pri la listo de kandidatoj, pri afiŝoj, pri balotiloj, pri flugfolioj, pri elsentoj de radio kaj televido, 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

contact(ĉe)e-d-e.fr
40 rue de Malte, 75011 Paris (France)

Interesiĝintoj

Administranto