La verksesioj estas projekto de Bobelarto.
https://bobelarto.ink/ Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj vi deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule okupiĝas pri verkado en Esperanto.
Ni renkontiĝos la
sabaton 20-an de septembro je
15:00 UTC en la
Zoom-ĉambro de Bobelarto.
La sesion gvidas Jorge Rafael Nogueras kaj ĝi daŭras unu horon kaj duonon.
En tiu ĉi verkkomunumo ni helpas unu la alian. Estas tasko por priverki aŭ vi ankaŭ estas libera okupiĝi pri via persona verkprojekto. Ni kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn je la fino de la sesio.