Je la 20a de junio ekde la 15a horo ni renkontiĝos en popolparko de Potsdamo (
https://volkspark-potsdam.de) por pikniki, ludi, babili...
Loko: En la sudokcidenta parto de la parko (sur herbejo kun ombro kaj suno), pli malpli ĉi tie:
https://maps.app.goo.gl/DX3wQCeZhtyEnHCc8 Alvojaĝo: Plej proksima tram-haltejo estas "Hannes-Meyer-Str.", tramlinio 92, finhaltejo "Kirschallee" (venante el la ĉefa stacidomo ne transiru la tramrelojn). Alternativo estas tramlinio 96 ĝis tram-haltejo "Volkspark", finhaltejo "Campus Jungfernsee" kaj iomete promeni tra la parko.
Kotizo: Oni devas pagi kotizon por eniri/esti en/subteni la parko(n). Plenkreskulo pagas 1,50€ (tuttaga bileto), sub 18 jaraĝaj ne devas pagi. Kunportu laŭeble la ĝustan sumon en moneroj por pagi per la aŭtomatoj.
Kunportindaĵoj: Bona humoro, tuko por sidi, piknikaĵoj, ludoj.
Ĝis tiam! Ni tre antaŭĝojas!