Aliĝu al ni por neformala renkontiĝo per videkunveno por ekzerci viajn esperantajn konversaciajn kapablojn kaj renkonti amikajn Esperanto-parolantojn.
Ni komencos per la temo: "Fama homo el via urbo" ... se estas / estis iu fama el via urbo, bonvolu rakonti al ni pri ili dum 2 minutoj!
Vi povas kuniĝi per via Android/iPhone poŝtelefono, aŭ iu ajn komputilo kun mikrofono kaj retkamerao. Alklaku ĉi tiun ligon ĉe 11:00 ADT (UTC-3) por aliĝi: https://zoom.us/j/98568618976
Esperanto Nov-Skotio estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri la Esperanto-movado, aŭ pri lernado de Esperanto. Ni bonvenigas parolantojn de ĉiuj kapabloj, precipe komencantojn. Lernantoj de Duolingo estas tre bonvenaj!