Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
28a Marto : En la muzeo Luvro.

Kunveno/Evento

28a Marto : En la muzeo Luvro.

Tiu Pariza muzeo "Le Louvre" estas vasta kaj fama. 
Kion vi memoras, de antaŭaj vizitoj en ĝi ? 
Kion vi serĉis, kion vi (ne) trovis ? 
Ĉu, en tiu vastega kolekto, senteblas iom de nia E-ista "interna ideo" ? de inter-genta kulturo ? de sociala priokupo ?
Kiel kompari ĉi-tiun muzeon kun aliaj muzeoj (lokaj, fakaj) kiujn vi vizitis ?
[7 ĉeestintoj (ne samtempe) + 2 per interreto. Post ĝenerala prezento de Lucien, ni longe temis pri tiu muzeo, kion si ŝatas, memoras, kaj ni surpriziĝis trovi tiom multajn anekdotojn. Poste ni temis pri la tabuo Esperanto. Iu kolego memdecidis purigi la plankon, kaj foriris la lastaj, je noktomezo.]

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto