🖥 Kune kun surpriza donaco de ILEI: Festo okaze de Zamenhof-Tago kaj la 75-jara jubileo de ILEI
12:00 - 13:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kun granda ĝojo ni informas vin pri virtuala festa kunveno organizita de ILEI

Internacia

Festa Kunveno okaze de Zamenhof-Tago kaj la 75-jara jubileo de ILEI
Estimataj samideanoj,
Kun granda ĝojo ni informas vin pri virtuala festa kunveno organizita de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okaze de du gravaj eventoj: la Zamenhof-Tago (konata ankaŭ kiel la Tago de Esperanto-libro) kaj la 75-jara jubileo de nia organizaĵo ILEI.
Dato: la 15-a de decembro 2024
Horo: 13:00-14:00 UTK (por ekscii ĝian ekvivalenton por diversaj horzonoj, bv. rigardi al https://time.is/eo/UTC)
Zoom-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/81096387166. Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 810 9638 7166
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

La programo inkluzivos ankaŭ:
- Kunlegadon de elektitaj kaj rekomendindaj tekstoj, prezentitaj de ILEI:
1- La “rondiranta rakonto” titolita "Pri viroj kaj kunikloj"  (https://www.ilei.info/novajxoj/Tago_de_la_EsperantaLibro2024.pdf kaj
2- Interaga kaj multmedia teatraĵo titolita "1910 " fare de Ĵenja Amis (https://www.ilei.info/novajxoj/parto%20de%201910%20por%20kunlegado.pdf
- Specialan proklamon de nova konkurso: "La Instruistoj de la Jaro", iniciatita de ILEI kun la valora subteno de TEJO. Tiu ĉi konkurso estas organizita speciale por agnoski kaj honori la elstarajn kontribuojn de niaj instruistoj al la Esperanto-movado.

- Prezenton de la retejo kaj Aliĝilo de la ILEI-Kongreso en Beogrado, Serbio 2025.

- Anoncon de la surpriza donaco de ILEI!

Ni kore invitas ĉiujn membrojn kaj amikojn de la Esperanto-komunumo partopreni en tiu ĉi evento, kiu celebros nian riĉan kulturon kaj la nelacigeblan laboron de niaj instruistoj.

Kun esperantistaj salutoj,  

ILEI-Estraro

 

                                                                                                                

Dosieroj