Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Pro la pandemio ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!
Detala programo:
16.12.2020: 19.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Filmo: Novaj Esperantistoj: La Duolingo-Generacio - viaj spertoj kun Duolingo Ni rigardas la filmon: Novaj Esperantistoj: La Duolingo-Generacio. Poste ni rakontas pri niaj spertoj pri Duolingo.
Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo