Nia gasto estos Katalin Kovats, redaktoro de
edukado.net, sed ĉi-foje ŝi parolos ne pri ekzamenoj, ne pri lingvolernado, eĉ ne pri akuzativo, sed pri sia hobio, la vitroarto.
Katalin estas vitroartisto, kiu havis jam plurajn ekspoziciojn en Hago, kaj ŝiajn artaĵojn povis jam admiri ankaŭ esperantistoj dum aranĝoj.
Ĉi-foje Katalin virtuale prelegos por ni pri la teknikoj, per kiuj ŝi prilaboras vitron; pri vitrofandado, pri Tiffany-tekniko, pri perlofarado en flamo aŭ pri vitroblovado.
Ĉar la prelego okazos pere de Zoom kaj ŝi parolos el sia hejmo, ni havos la eblon vidi ŝin labori en sia ateliero, admiri ŝiajn vitralojn kaj kelkajn el la grandaj artaĵoj, kiujn kutime ŝi neniam kunportas al ekspozicioj. Kompreneble vi povos starigi ankaŭ demandojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatus prepari sin kaj por vidi kelkajn objektojn antaŭe ni konsilas viziti ŝian FB-paĝon: