🖥 Oporta Kunveno
17:00 - 20:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Ĉar ĉi tiu estas iom konfuziga epoko kaj la jaro antaŭ nelonge komenciĝis... ni proponas ke ni kundividu saĝon per... proverbo-konkurso!

Loka

Pro la reguloj de la krizstato en Portugalio, Oportanoj kunvenos la unuan sabaton de februaro... denove virtuale!

Ĉar ĉi tiu estas iom konfuziga epoko kaj la jaro antaŭ nelonge komenciĝis... ni proponas ke ni kundividu saĝon per... proverbo-konkurso!

Do pretigu viajn konsilojn, la temoj liberas, ni kunvenu, babilu kaj lernu!

Eblas aliĝi je 17:00 UTC+0 per komputilo aŭ aptelefono:

Komputilo - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto
Aptelefono - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto kaj instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html

Se vi emas partopreni sed ne ne sukcesas tion fari per aptelefono aŭ komputilo, diru ion bonvole, ni provos trovi ian solvon!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/esperantoporto
esperantoporto(ĉe)gmail.com
Porto

Interesiĝintoj

Administranto