🖥 Venu rapide homoj!
21:00 - 22:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
Ni parolos pri la 108-a Universala Kongreso, baldaŭ okazonta en Italio

Kunveno/Evento

Venu rapide homoj!

P. Cinquantini verŝajne ne koleros, ke mi prunteŝtelis la titolon de tiame fama muzikalo de li realigita fine de la ’90-aj jaroj de la pasinta jarcento.
Alia titolo ne pli taŭgus por sintezi la alvokon, kiu nepras por rememorigi la nunajn UEA-membrojn (kaj ankaŭ la ankoraŭ-ne-ajn) pri ties morala devo partopreni la pintan, plej grandan kaj nesupereble majestan aranĝon en la kalendaro de Esperantujo. La 108-a Universala Kongreso, baldaŭ okazonta en Italio, ravos ĉiun partoprenontojn per kulturaj, ekskursaj kaj artaj aranĝoj – kiujn vi DEVAS koni! Jen do la plej tauĝa okazo, mardon la 13-a de junio, por aŭdi rekte de la organizantoj la magiajn perspektivojn kiuj ensorĉos vin, vole-nevole, kadre de programo bunte riĉa (kaj NE temas pri la kutima kliŝo!), spicita –interalie– de la itala kuirarto.
Partoprenu senhezite – la nepoj vin benos!

13/6/2023 h 21:00 UTC+1

https://us02web.zoom.us/j/81381699176?pwd=MVVEMXFOZTBnaVU0UVhPYUJpaEpIdz09
ID kunveno: 813 8169 9176
Pasvorto: 095257

Bip bip.jpg 17,7 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj